Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 283 (2011-09-15)
NOVA ADRESARO DE PASPORTA SERVO APERIS

La ĉi-jara adresaro de Pasporta Servo enhavas 1087 gastigantojn en 672 urboj en 90 landoj. Ĝi estis redaktita de Alexandre Baudry kaj unuafoje prezentita dum la Internacia Junulara Kongreso en Kievo kaj la Universala Kongreso en Kopenhago. Kiel en multaj aliaj movadaj statistikoj, ankaŭ en la nova adresaro la unuan lokon okupas Francio kun 169 gastigantoj. Francio havas ankaŭ la plej grandan nombron de urboj (91), kie troviĝas gastiganto. La pakistana urbo Multan siavice estas la urbo kun plej multe da adresoj (21).

En la 188-paĝa poŝlibro troviĝas, krom la adresoj k.a. informoj pri la gastigantoj, ankaŭ mapoj kun indikoj pri iliaj loĝlokoj. Enestas ankaŭ reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo.

La ideo pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, estis prezentita de la argentinano Rubén Feldman González en 1966. La unua adresaro laŭ la nuna sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj estas gastigantoj ankaŭ en la nuna eldono.

En 2009, Pasporta Servo fariĝis ankaŭ socia retejo, kie kaj gastoj kaj gastigantoj povas membriĝi kaj kontakti unu la alian. Ĝi ne anstataŭas la presitan libron sed ofertas aldonajn servojn, haveblajn nur per Interreto: zomebla monda mapo, serĉilo, forumo por peti informojn pri vojaĝo, kaj blogejo por rakonti pri siaj vojaĝoj. La retpaĝo nun havas pli ol 2000 uzantojn.

La adresaro estas aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA. La prezo estas 9,00 EUR plus afranko (plus imposto de 6% en EU). Ekde 3 ekz. oni ricevas trionan rabaton.

(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 425, 2011-08-04)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026