Sabaton, la 30-an de julio, finiĝis la 96-a Universala Kongreso de
Esperanto en Kopenhago per la Solena Fermo, kiun gvidis la prezidanto de
UEA, prof. Probal Dasgupta. Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak faris
resuman raporton pri la laboraj, klerigaj kaj kulturaj programeroj, kiuj
disvolviĝis dum la kongresa semajno. D-ro José Antonio Vergara, kiu
reĝisoris la traktadon de la kongresa temo, ligita al la Internacia Jaro
de Junularo, legis la kongresan rezolucion, en kiu kristaliĝis la
konkludoj el tiu traktado.
Estraranino Claude Nourmont anoncis la rezuitojn de la Belartaj Konkursoj
kaj Oratora Konkurso. Estrarano Amri Wandel disdonis diplomojn pri elstara
agado al ok meritplenaj movadanoj kaj diplomojn pri elstara arta agado al
kvar kulturaj agantoj. Estraranino Maritza Gutiérrez anoncis la
ricevantojn de la subvencio Cigno kaj transdonis la "esperantistan
pacpremion", Premion Deguĉi, al s-ro HORI Jasuo el Japanio. Estraranino
Loes Demmendaal transdonis diplomojn pri 50-jara kaj 40-jara seninterrompa
membreco en UEA.
Post la ferma festparolado de prezidanto Dasgupta la partoprenantoj de la
Internacia Infana Kongreseto ĝojigis la publikon per du kantoj. Poste la
LKK-prezidantino Ileana Schroeder kaj Konstanta Kongresa Sekretario Clay
Maglahães invitis sur la podion la LKK-anojn kaj la helpantojn, kiuj
ricevis rozon kaj fortan aplaŭdon de la dankema kaj evidente tre kontenta
kongresanaro.
Fine sekvis la transdono de la kongresa flago, kiun el la manoj de s-ino
Schroeder akceptis la prezidanto de LKK de la 97-a UK, s-ro Nguyen Van Loi,
kiu kore bonvenigis la kongresanojn post unu jaro al Hanojo. Pli frue,
Barbara Pietrzak anoncis la decidon de la Estraro de UEA, ke la 98-a UK en
2013 okazos en Rejkjaviko, 36 jarojn post la antaŭa UK en la islanda
ĉefurbo.
Post la komuna kantado de "La Espero" sub la gvido de la Internacia
Koruso kaj ĝia estro Alan Bishop la prezidanto de UEA deklaris la 96-an UK
fermita. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 424, 2011-07-30)