Saluton al ĉiuj!
Kiel multaj de vi scias, pasintsemajne okazis TAKE - TutAmerika Kongreso
de Esperanto en Brazilo. Jen la novaĵoj, kiujn mi havas:
1) Kune kun TAKE, okazis la unua internacia esperanta kinofestivalo,
baptita "Kino sen Limoj". Ĝi estis bonega kaj mojosa. La brazilanoj
Rogener Pavinski gajnis la premion en la kategorio 5s (5-sekundaj filmoj)
kaj Luana França venkis en la kategorio 15s (15-sekundaj filmoj). La
argentinano Carlos Devizia venkis en la kategorio 30s (30-sekundaj filmoj).
2) KER-ekzamenoj sesio sukcese okazis en Brazilo dum TAKE. Brazilanoj
amase ekzameniĝis kaj Brazilo fariĝis la lando plenplena je
ekzameniĝintoj en la mondo.
3) La venonta NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista
Junulara Organizo) okazos inter la 11-a kaj la 15-a de januaro 2012 en la
urbo Formiga, subŝtato Minas-Ĝerajso. Tuj poste, la brazila esperantista
junularo vojaĝos karavane al la urbo Taguatinga, apud la brazila ĉefurbo,
Braziljo, por la 32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso. Por la
unua fojo BEJK okazos januare, inter la 15-a kaj la 19-a de januaro
2012.