Tra la lastaj du jaroj UEA kaj ILEI kunlaboris por finance kaj praktike
subteni la instruisto-trejnan programon de la Universitato Adam Mickiewicz
(UAM) en Poznano, Pollando. Ili tion faris per disponigo de kvar stipendioj
en la valoro de 250 eŭroj, por mildigi al precipe junaj kursanoj el malpli
pagipovaj landoj iliajn kurs- kaj vojaĝ-kostojn. Prioritaton oni donis al
tiuj, kiuj povis montri klaran intencon aktive instrui la lingvon post aŭ
eĉ dum la studado.
Por 2011, UEA kaj ILEI denove anoncas la eblon pri la nove lanĉota
tri-jara kursaro pri interlingvistiko, kiu kovros vastan gamon de temoj:
lingvo, kulturo, literaturo, tradukado, utiligo, kaj, nelaste, pedagogio.
La kurso komenciĝos en septembro 2011, kaj la stipendioj rilatos al la
unuaj du semestroj de la ses-semestra tuto. La kurso estas en la
universitato plene oficiala; kursfinintoj ricevos ŝtate rekonatan
diplomon.
Kandidatiĝoj estos akceptataj ĝis la 15-a de aŭgusto 2011. Petoj por
stipendioj akcepteblos ĝis la 20-a de julio, aŭ surloke en la Universala
Kongreso en Kopenhago ĝis la 25-a de julio. La ricevontoj estos deciditaj
en la UK de UAM (Ilona Koutny), UEA (Claŭde Nourmont), ILEI (Zsófia
Kóródy) kaj Edukado.net (Katalin Kováts). Kandidatoj bv. liveri
biografiajn informojn, kun emfazo al instruado de lingvoj kaj ekzistanta
aŭ estonta instruado de aŭ pri Esperanto. Preferon ricevos junaj
kandidatoj kun limigita pagipovo, kiuj povas klare montri intencon instrui
Esperanton aŭ alimaniere aktivi movade dum kaj post la kurso. La
ricevontoj de stipendioj devos subskribi kontrakton pri plenumo de la
kursodevoj.
Kandidatiĝojn oni sendu al: Ilona Koutny (interlin ĉe amu.edu.pl),
Zsófia Kóródy (zsofia.korody ĉe esperanto.de), Claŭde Nourmont
(moonmont ĉe pt.lu) kaj Katalin Kováts (katalin.kovats ĉe gmail.com).
Pliaj informoj: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html