Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 280 (2011-08-22)
27-aj ARtaj KONfrontoj en Esperanto, 23-25 de septembro en Poznań, Pollando

Poznanaj esperantistoj el la Societo E-Senco invitas vin pasigi unu el lastajn varmajn semajnfinojn ĉi jare partoprenante Artajn Konfrontojn en Esperanto "ARKONES". La aranĝo okazos jam la 27-an fojon kaj celas allogi esperantistojn el Poznań, Pollando kaj la tuta mondo

Por multaj ne necesas klarigi kio estas Arkones. La aranĝo okazis la unuan fojon jam komence de la 80-aj jaroj kaj ekde tiam ĝi okazis preskaŭ ĉiujare. Komence, apud Poznań, poste en Poznań – ĉefurbo de tn. "terpomlando". Ĉiujare kun partopreno de ĉ. 150-200 esperantistoj.

Arkones estas precipe sendependa forumo de esperanto-kulturo kaj arto. Relative granda kaj abunda festivalo. Tial dum la Konfrontoj neniam mankas koncertoj, elpaŝoj nek aŭtoraj renkontiĝoj. Okazas ankaŭ pluraj prelegoj kaj prezentoj kun variaj temoj: movadaj, kulturaj, lingvistikaj, sociologiaj kun partopreno de la plej estimataj movadaj personecoj.

Vespere oni ripozu, distru kaj ĝuu la esperantistan etoson. La Arkonesejo restos malfermita ĝis malfrua nokto.

Arkones, kiu estis antaŭe aranĝo de PSEK, nun okazas sub aŭspicioj de TEJO. Prezoj estas tre favoraj por junuloj. Membroj de Pola Esperanto-Junularo partoprenos en Arkones senpage, sed nur en kazo de pli frua aliĝo, ĝis la 15-a de septembro.

La aranĝo estas facile atingebla. Vi povas veni al Poznań buse, trajne, aviadile per malmultkostaj fluglinioj.

Ĉiujn informojn eblas trovi en la retejo: http://www.arkones.org

Oni nepre aliĝu per interreto. Tiuj, kiuj ne anticipe aliĝos krompagos 5 EUR.

Ligilo al la aliĝilo: http://arkones.org/partopreno/aligilo

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026