Poznanaj esperantistoj el la Societo E-Senco invitas vin pasigi unu el
lastajn varmajn semajnfinojn ĉi jare partoprenante Artajn Konfrontojn en
Esperanto "ARKONES". La aranĝo okazos jam la 27-an fojon kaj celas
allogi esperantistojn el Poznań, Pollando kaj la tuta mondo
Por multaj ne necesas klarigi kio estas Arkones. La aranĝo okazis la
unuan fojon jam komence de la 80-aj jaroj kaj ekde tiam ĝi okazis preskaŭ
ĉiujare. Komence, apud Poznań, poste en Poznań – ĉefurbo de tn.
"terpomlando". Ĉiujare kun partopreno de ĉ. 150-200 esperantistoj.
Arkones estas precipe sendependa forumo de esperanto-kulturo kaj arto.
Relative granda kaj abunda festivalo. Tial dum la Konfrontoj neniam mankas
koncertoj, elpaŝoj nek aŭtoraj renkontiĝoj. Okazas ankaŭ pluraj
prelegoj kaj prezentoj kun variaj temoj: movadaj, kulturaj, lingvistikaj,
sociologiaj kun partopreno de la plej estimataj movadaj personecoj.
Vespere oni ripozu, distru kaj ĝuu la esperantistan etoson. La Arkonesejo
restos malfermita ĝis malfrua nokto.
Arkones, kiu estis antaŭe aranĝo de PSEK, nun okazas sub aŭspicioj de
TEJO. Prezoj estas tre favoraj por junuloj. Membroj de Pola
Esperanto-Junularo partoprenos en Arkones senpage, sed nur en kazo de pli
frua aliĝo, ĝis la 15-a de septembro.
La aranĝo estas facile atingebla. Vi povas veni al Poznań buse, trajne,
aviadile per malmultkostaj fluglinioj.
Ĉiujn informojn eblas trovi en la retejo: http://www.arkones.org
Oni nepre aliĝu per interreto. Tiuj, kiuj ne anticipe aliĝos krompagos 5
EUR.
Ligilo al la aliĝilo: http://arkones.org/partopreno/aligilo