Ankaŭ ĉijare Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio invitas al la somera
festo sur la grundo de familio Langer en Jüterbog, Ziegelstraße 35, kun
antaŭprogramo en la monaĥejo Kloster Zinna.
Sabate, la 27-an de aŭgusto je la 12-a horo ni renkontiĝos antaŭ la
monaĥejo de Zinna por ĝui la historion kaj etoson de tiu loko (Enirbileto
5,00 €, individue pagenda) post tio (ĉ. 15:00 h) atendos nin ĝardeno
kun tenistablo, naĝbaseneto kaj kradorostilo en bela pli ol miljaraĝa
urbo, kiu situas sude de Berlino. Legu pli: http://www.esperanto.de/bb/sommerfest-in-juterborg/