Jam la 3-a eldono de la DVD Esperanto elektronike aperis en julio 2011!
Post 5 jaroj ekde la unua eldono, E@I planas la 3-an re-eldonon de la
populara disko „Esperanto Elektronike“. De la unuaj 2 eldonoj
forvendiĝis entute 12.000 pecoj. Nun estas lanĉita nova antaŭmenda
kampanjo, por kolekti sufiĉe da mendoj, por reeldoni la diskon ĝis somero
2011.
Helpu ankaŭ vi, restas nur malmulte da tempo!
La disko havas eĉ pli buntan enhavon, aperas pli da libroj,
gazetoj,muziko, videoj. Krome - la disko havas 2 grandajn ŝanĝojn:
1. Kovrilo - estas malpli granda, papera/kartona. Tiel estas la disko pli
facile portebla, malpli granda, dika kaj malpeza - por ankaŭ pli facila
sendado perpoŝte.
2. Prezo - danke al granda pres-kvanto la disko kostas nur 1 EUR!!! Krome
- por organizoj, kiuj mendos pli ol 500 pecoj, la prezo estas nur 0,90 EUR!
Do, la disko jam kostas malpli ol unu kafo en kafejo :)
3. Enhavo - ĝi estas pli riĉa kaj bunta. Multo nova aldoniĝas: novaj
gazetoj (pluraj jarkolektoj de la revuoj Esperanto, Kontakto, TEJO
Tutmonde, Informilo por Interlingvistoj), libroj (eldonaĵoj de UEA, Espero
kaj pluraj aliaj), muziko, filmetoj, ktp.
Pli da detalojn vidu ĉe: http://www.dvd.ikso.net