Alvenis la somero kun sunbrilo kaj varmo, kaj ankaŭ la fino de la dua
aliĝperiodo de IJS (Internacia Junulara Semajno) proksimiĝas. Se vi
ŝatus pasigi agrablan semajnon en bela arbara ĉirkaŭaĵo kaj festi kun
ni la finon de la somero, nepre aliĝu nun, eluzu la favorprezan
kotizeblecon!
Kion ni garantias:
- internacia partoprenantaro;
- amikeca etoso;
- ankaŭ por komencantoj taŭgaj eblecoj;
- amuziĝo kaj ripozo samtempe:
tradicie sukcesplenaj kaj amuzaj programoj, kiel akvobatalo, tuttaga
ekskurso (ĉi-foje al Esztergom), multspecaj kursoj; junecaj kaj nekutimaj
aferoj, ekz. homlupa ekskurso, vortbatalo, kazino kaj ankoraŭ multe pli.
Ne hezitu: aliĝu kaj ĝuu la somerfinon kun junaj eserantistoj de la tuta
mondo! Pliaj informoj ĉe: http://www.ijs.hu/eo .
Ni atendas viajn eblajn demandojn kaj/aŭ aliĝon: via IJS-teamo