Kara samideano!
Al vi ni turnas nin hodiaŭ por partopreno en revo kaj projekto, pri
kolektiva eŭropa « eksperimento »: teatra altlernejo akceptanta
studentojn po unu el ĉiu lando de Eŭropa Unio. En tia “Babela Turo”
kun 27 malsamaj lingvoj, la komunikilo estos Esperanto, progresive
instruata dum la unuaj monatoj de la kursaro.
Dum 10 monatoj, 27 Eŭropanoj el 27 landoj kune vivos kaj laboros, ligitaj
de sama pasio al teatro.
De dek kvin jaroj Morgaŭ la Printempo aranĝas franc-rusan teatran
staĝon en Minsko, kies famo grandiĝas jaron post jaro. Dank’al nia nova
projekto, ni esperas alporti nian kontribuon al pliboniĝo de EU, ĉar ni
proponas alian vidpunkton pri eŭropa konstruado: kunigi en lernejo
studentojn, kiuj elvokos per siaj lingvoj kaj kulturoj la 27 landojn, jen
ambicia veto.
Tiu ĉi projekto koncernas eŭropajn gejunulojn, 18 - 30 jarajn kiuj
deziras fariĝi profesiaj aktoroj. Komence de la staĝo, ili ne kapablos
Esperanton. Krom teatra lernado (50 horojn semajne: kanto, muziko, danco,
lukto, skermo, ĵonglado, aktoraj teknikoj, rolludado, improvizado), ankaŭ
okazos homa travivado ĉar tiuj gejunuloj vivos kune en Kastelo Greziljono,
aktiva helpanto de nia projekto: la provludadoj, la propra laboro, la
distraĵoj, la komunaj taskoj, ĉiuj aktivadoj okazigos interŝanĝojn,
kunajn konstruadojn...
Kaj la projekto distingiĝos per la fakto, ke ĉiuj kursoj okazos en
Esperanto. Do necesos lingva instruado planita dum la unuaj monatoj de la
kursaro. Tiel lingvoj estos nek baro nek avantaĝo por la staĝanoj: ĉiu
povos paŝi al aliulo, justa paŝo por krei veran fratecon... kadre de
postulema kaj valora trejnado pri la Teatraj Artoj.
Por ke ekestu tiu ĉi projekto , ni petas vian subtenon: ĝi ja gravas por
apogi nian agadon ĉe la eŭropaj organizaĵoj pri helpoj al kulturaj
projektoj kaj ĉe eventualaj financ-helpantoj. Ju pli nombraj ni estos, des
pli proksima estos nia celo. Do, vi bonvolu disdoni tiun leteron ĉirkaŭ
vi.
Se vi deziras scii pli, vi povas rigardi nian TTTejon : http://www.dlptheatre.net
Kia maniere iĝi Ambasadoro?
Alvoku aŭ kontaktu nin por ke ni povu al vi presenti pli detale la
projekton. Samtempe vi devos elpresi kaj sendi al ni la aliĝilon kiun vi
povas venigi de http://www.dlptheatre.net/Esperanto/Serco_ambasadoro_por_la_projekto_teatro_Eo.pdf
--
Asocio MORGAŬ LA PRINTEMPO
Adreso:
DEMAIN LE PRINTEMPS
14 rue de la Tour d'Auvergne
75009 Paris
Francio
Tel/fakso + 33 1 42 81 33 96
morgau.la.printempo ĉe gmail.com
http://www.dlptheatre.net
(vizitu la version en Esperanto)
https://www.facebook.com/morgaulaprintempo