Karaj geamikoj,
post kelkaj tagoj, fine de junio, finiĝos la unua (kaj plej favora)
periodo de IF-kotizoj. Aliĝu jam nun kaj utiligu niajn rabatokuponojn!
Ĝoju pri etosoplena aranĝo kaj altkvalita programo! Rabatokuponojn
(plurfoja partopreno; novaj gastoj, ktp.) vi trovos surloke en via
dokumentujo.
Xanten (pron: Ksánten) situas inter la germana Duisburg kaj la nederlanda
Nijmegen, ĉ. 50 km de ambaŭ urboj. Komforta domo kun belaj salonoj kaj
etosoplena trinkejo (nia ŝatata "Knajpo") ofertas al vi agrablan
tutsemajnan restadon. Ĉiuj ĉambroj disponas pri propraj duŝejo kaj
necesejo. La domo estas renovigita (kaj pligrandigita) nur en 2010. La
urbeto Xanten estas konata pro la Arkeologia Parko (APX) kun rekonstruoj el
la Romia epoko. Imponas la majesta katedralo St. Viktor, origine romanika,
sed gotika rekonstruo el la 13-a jarcento, la plej granda inter Kolonjo kaj
Norda Maro.
Kadre de IF okazos la 5-a Internacia Vintra Universitato (IVU). Pri
pasintaj IF kaj IVU detale raportis 'Revuo Esperanto', numeroj
februaro kaj marto 2011. En niaj interretaj paĝoj vi trovas detalojn pri
la pasintjara programo (resp. parton de nia IF-broŝuro) en PDF, krome
multajn foto-albumojn de niaj partoprenintoj.
Nia nunjara kadra temo estas Benelukso: ni prezentas al vi la najbarajn
ŝtatojn Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio, kiuj jam tre frue
interkonsentis pri ekonomia kaj poste pri dogana unio. Celo de nia tuttaga
ekskurso estas la najbara Nijmegen (pron: Najme:ĥe), la plej malnova urbo
en Nederlando - jam en 2005 ĝi festis sian dumil-jariĝon. Ĝuu tagmanĝan
menuon en tipa restoracio (inkl. en la biletprezo).
Nia aranĝo estas seminario por lingve spertaj personoj, baza kono kaj uzo
de Esperanto estas gravaj. Okazas paroligaj kursoj, ekz. por la partnero.
Ni ŝatas la komencantojn, kiuj klopodas paroli kaj uzi la lingvon, sed
malpli la "krokodilojn" ...
Ni informas pri nia IF-Fonduso kaj ĝojas ke ĉiujare ni povas subvencii
multajn partoprenantojn el reformaj kaj nepagipovaj landoj. Ni anticipe
dankas pro via subteno resp. rezigno pri prelega honorario. Kutime ni
subtenas niajn reformlandanojn inter 5 % - 50 %, depende de iliaj
kontribuoj kaj niaj rimedoj.
Ĉu ĉi-jare vi partoprenos en IF kaj spertos nian renoman seminarion? Ni
ĝojas pri via baldaŭa aliĝo! En niaj interretaj paĝoj vi trovas
PDF-informilojn, instigu do viajn geamikojn al komuna aliĝo! Se vi deziras
ricevi la paperan version de niaj Informiloj, bv. skribi. Informu ankaŭ,
se vi disponas pri adresoj de konatoj kaj/aŭ geamikoj, al kiu ni sendu
niajn IF-informojn.
Koran saluton al vi kaj bonvenon al la 28-a IF en Xanten! Festu jarfine
kun ni!
HDP / Hans-Dieter Platz
Aliĝstato: 54 personoj el 11 landoj
Retpoŝto: HDP ĉe
internacia-festivalo.de
Interreto: http://www.internacia-festivalo.de