Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 277 (2011-06-24)
Por junuloj, kiuj volas profesiiĝi pri esperantologio

Esperantologio? Ĉu tiu scienc-branĉo ekzistas? Ĉu eblas studi pri Esperanto? Mia respondo estas: jes, ĉe UAM (Universitato Adam Mickiewicz) en urbo Poznań en la tria plej granda kaj plej fama universitato de Pollando.

Mi mem studas tie ankaŭ nun. Mi komencis miajn studojn en septembro 2010. Mi partoprenas la unu-jaran Instruistan Trejnadon, komunan programon de UAM kaj ILEI. Unue oni devas ĉeesti tie en septembro dum unu semajno por havi lecionojn pri metodiko de instruado, gramatiko kaj literaturo de Esperanto. Ekde septembro ĝis februaro de la sekva jaro okazas konsultado de la gvidaj profesoroj (mi menciu ĉefe la instruistinojn Ilona Koutny kaj Katalin Kováts), kaj memstara studado. En februaro okazas denova renkontiĝo same unu semajnon longa, sed ĉi tiam oni ankaŭ ekzameniĝas pri la dum-semestraj lernitaĵoj. Ekde februaro oni devas labori pri la finlaboraĵo post kies prezentado kaj finaj ekzamenoj oni ricevas ILEI-diplomon pri instruado. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1219

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026