Karaj,
intertempe estas oficiala:
Pro multflanka deziro la 20-a MELA (MEmzorga LAg-umado) okazos aldone duan
fojon, inter la SES kaj la IJS. Bedaŭrinde samtempe kiel la FESTO, sed
mutaj, kiel mi, bedaŭrinde ne povos veturi al la FESTO. Ni devos
anstataŭe festi inter ni en pli proksima lando, kun malpli da muziko kaj
pli da lago.
7-a ĝis 16-a de aŭgusto (aldona), kaj 22-a ĝis 30-a de aŭgusto 2011
(oficiala). En la paŭzo okazos la IJS.
Informoj kiel ĉiam en la MELA-hejmpaĝo: http://www.krokodilo.de/mela/mela.php
kun ligoj al raporto de la MELA (dankon, Karina!) kaj la MELA-kanto
(dankon, Tomio kaj Karin!).
La MELA-paĝo estos ankoraŭ aktualigata. La PDF ankoraŭ ne pretas, sed
baldaŭ. Vi vidos novan bildon de Karina kaj mi sur du krokodiloj :-) kiam
ĝi aktualos.
Ligoj al elektitaj, interesaj renkontiĝoj vi trovas iom sube en la paĝo
http://www.krokodilo.de/renkontiĝoj.html
Amike, espereble ĝis IJK kaj IJS, Andi