Saluton!
Ĉi-jare okazos jam la naŭa Somera Mezeŭropa Renkontiĝo (SOMERE), de la
23-a ĝis 30-a de julio 2011. Ni ĉi-foje kunvenos rande de la vilaĝo
Kirchähr, en la regiono Westerwald, proksime de Montabaur, oriente de
Koblenz.
SOMERE 2011 Ĝui en bela naturo
Ĉu vi ŝatas pasigi agrablajn kaj trankvilajn somerajn tagojn en
internacia rondo? Ĉu vi ŝatos ĝui kamparan vivon dum semajno fine de
julio? Tiam: Venu SOMERumi kun ni! http://www.esperantoland.org/somere
Kiel kutime SOMERE estos taŭga kunveno kaj por spertaj
Esperanto-parolantoj kaj por progresantoj aŭ komencantoj, kiuj volas ligi
lernadon kaj lingvan ekzercadon kun libertempo.
Pli ol duono de la partoprenantoj kutime parolas Esperanton de deko da
jaroj aŭ pli - ili do trovas unuflanke lingve simile spertajn homojn kaj
aliflanke povas leĝere akompani la lingvan progreson de la aliaj.
Lerni Esperanton en EsperantoLando
Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la lando mem. Venu do
al aranĝo de EsperantoLand' por sperti la internacian etoson kaj
praktiki Esperanton de mateno ĝis vespero. Okazos kursoj por komencantoj
kaj konversacia rondo por progresantoj. Ekster la kursoj estos daŭra
ebleco uzi Esperanton dum la manĝoj kaj dum leĝera kafumado aŭ teumado,
dum promenoj, ekskursoj kaj programofertoj en la domo kaj ĝardeno.
Apuda rivereto, promenoj - kaj multa babilado
La domo troviĝas apud rivereto en plaĉa valo, kiu invitas al promenoj
kaj ĝuado de la naturo. Ni certe havos diversajn ekskursojn kaj en la domo
kelkajn prelegojn - la programo kunmetiĝos iom post iom.
En domo aŭ tendo
La tranoktado estos laŭ via plaĉo: Ĉu en la domo aŭ en tendo apud la
domo (aŭ eble en via loĝauto)? Vi povas elekti!
Kelkaj homoj jam aliĝis
Venonta limdato: 26-a de junio
Mi tre afable invitas vin rigardi la retpaĝojn kaj - se vi ŝatos -
aliĝi; venonta limdato estas la 26-a de junio. Jam kelkaj aliĝintoj
troviĝas sur la paĝo http://esperantoland.org/somere/partoprenantoj_somere9.php
- aliaj jam anoncis sian intencon veni.
La informpaĝo kaj la aliĝilo pri SOMERE troveblas en la reto ĉe http://www.esperantoland.org/somere/.
La germana versio estas ĉe http://www.esperantoland.org/somere/index_de.shtml.
Ĝuu la someron, eble kun ni en SOMERE. Ni ĝojos vidi vin kaj komune
pasigi belajn tagojn :-)
Lu Wunsch-Rolshoven
http://www.esperantoland.org