Kara ,
Ankoraŭ unu semajno kun rabatita kotizo Ĝis la 31-a de majo la kotizo
por aliĝi al la Kongreso de Torino estos rabatita: por junuloj,
ekzterlandanoj kaj parencoj nur 37,50 eŭroj; por la unua plenkreska italo
de ĉiu familio nur 75 euroj. Ankaŭ poste ĝi ne estos alta, se oni
konsideras la tre ampleksan kongresan programon, kiun Torino proponas al
vi: Kursoj kaj ekskursoj, koncertoj kaj kulturaj spertoj Jam sabate vi
troviĝos en plena kongresa laboro: la verda foiro, lanĉita dum la UK de
Florenco kaj spertita pasintjare en Linjano, okazos en Placo de Granmadre,
apud unu el la plej konataj preĝejoj de la urbo. Estas okazo por porti la
Esperanto-produktojn de via klubo, kaj ilin prezenti al samideanoj kaj al
torinanoj. En la grava apuda preĝejo okazos la kongresa Diservo.
Ĉiuvespere, jam de sabato, vi povos ĝui la 7 koncertojn de la kongreso,
ses el kiuj estos en urbaj placoj, por esti ĝuataj ankaŭ de la loka
publiko; tri el ili estos enkondukataj de mallonga koncerto de fama itala
juna grupo, ankaŭ por altiri pli da loka publiko. Dimanĉon estos la
oficiala malfermo, kun ĉefa parolado de Probal Daŝgupta, Prezidanto de
UEA. Posttagmeze kaj vespere vi jam trovos la unuajn du el la 11 ekskursoj
kiujn Torino proponas dum la semajno (vidu liston je la fino de tiu ĉi
letero). De lundo matene komenciĝos la labora parto de la kongreso: la
eŭropa seminario ''Kaj nun ni estu eŭropanoj'',
kiu ĝuas financan helpon de Eŭropa Unio, kaj la seminario
''Esperanta dramarto: la unua jarcento'' gvidata de
Paul Gubbins, nia konata angla instruisto kaj reĝisoro, kaj 4
lingvo-kursoj: elementa, progresiga kaj perfektiga de Esperanto (gvidataj
respektive de Anna Lowenstein, Kristin Tygat kaj Nina Pietuchowska) kaj
enkonduka de la itala (gvidata de Davide Astori). Al tiuj aldoniĝos
prestiĝa serio de prelegoj (plena listo en la retaj paĝoj
http://kongreso.esperanto.it),
lingvaj ekzamenoj de la Itala Instituto de Esperanto kaj la internaciaj
KER-ekzamenoj de Edukado.net. Do, neniu plia hezitu: aliĝu tuj al Torino,
ŝparu monon kaj preparu memorindan someron al vi kaj al via tuta familio.
Ni atendas vin: se vi komunikos vian alvenhoron, ni provos veni kapti vin
ĉe la flughaveno aŭ ĉe la stacidomo! La ĉijaraj ekskursoj. Dimanĉon
posttagmeze al la Egipta Muzeo (la plej granda kaj grava en la mondo post
tiu de Kajro) kaj la reĝaj palacoj Madama kaj Reale. Dimanĉon
vespere/nokte al la baziliko Superga, sur la samnoma panorama monto, kaj al
astronomia muzeo, planedario kaj observejo. Lundon, tuttage, al Alba:
Trufoj, aveloj kaj kasteloj. Mardon, matene, al la mezepoka Torino kaj,
posttagmeze, al la Sankta Mortotuko. Alternative, marde posttagmeze vi
povos ekskursi bicikle al Moncalieri. Merkredon vi povos elekti inter
tuttaga ekskurso al Stresa kaj Lago Maggiore, kaj alia al Verĉeli kaj
Valsesia. Ĵaŭdon ni vizitos per tuttaga ekskurso la fortresojn de Exilles
kaj Bardonekja. Vendredon estos tuttaga ekskurso centrita je la filma kaj
televida kulturo: la Mole Antonelliana, kun ĝia ĥinomuzeo, la muzeo de
itala televido, kaj fine la reĝa palaco kaj parko de Venaria Reale. Ĉiuj
ekskursoj estas jam mendeblaj per la kongresaj paĝoj en reto:
http://kongreso.esperanto.it