Esperantologia Konferenco estas jam tradicia programero de la Universala
Kongreso de Esperanto. Ĝin organizas la Centro de Esploro kaj Dokumentado
pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj ĝi eniris la kongresan programon
unuafoje en Varno en 1978. Ĝian 34-an sesion en Kopenhago la 27-an de
julio gvidos d-ro Detlev Blanke.
Jens Stengaard Larsen prelegos pri la danaj lingvistoj kaj interlingvistoj
Rasmus Rask kaj Otto Jespersen , dum prof. Christer Kiselman parolos pri la
dana sempatologo kaj esperantologo Paul Neergaard . La prelego de prof.
Davide Astori temos pri la unua itala esperantisto kaj interlingvisto
Daniele Marignoni . Krome, Otto Prytz pritraktos “fenditajn frazojn”
kaj Marek Blahuš prezentos la ciferecan prilaboron de la Zamenhofaj
adresaroj. Post ĉiu prelego estos diskuto kaj la prelegotekstoj estos
poste publikigitaj presforme.