Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 275 (2011-06-15)
Ne forgesu pri FESTO!

FESTO estas esperantista festivalo por junuloj kiu ĉiujare kunigas centon da esperantistoj el la tuta mondo (ĝenerale pli ol 40 landoj). Tiu renkontiĝo okazas de la 8a ĝis la 15a de Aŭgusto 2011 en la Kastelo Greziljono! (proksime de Anĝevo (Angers), plimalpli mezvoje inter Parizo kaj Bretonio). Mojosa loko, modesta prezo, mirinda programo, muzika etoso! Facile atingebla per trajno kaj aviadilo, Loĝado en unuopa aŭ pluropa ĉambro, en amasloĝejo aŭ sub via tendo, Ekskursoj al kulturaĵoj, sed ankaŭ al naĝejo kaj distrejoj, Ĉiunokta vasta programo ĝis la mateno, kun dancigaj koncertoj, sed ankaŭ pli kvietaj sidfajrejo en la naturo!

FESTO, neforgesebla semajno.

Esperanto-kursoj okazos dum FESTO por komencintoj, sed ankaŭ por progresantoj por plibonigi konon de Esperanto.

Kotizprezaj rabatoj haveblos por tiuj kiuj ŝatas helpi por organizi dum FESTO. Ĝuu la plej favoran aliĝperiodon antaŭ la 31a de Majo! Aliĝu ĉe nia retpaĝo: http://festo.jefo.fr

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026