Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 275 (2011-06-15)
Mojoseco kaj muziko: Muzaiko!

Muzaiko estas kunlabora tuttempa, tutesperanta kaj tutmojosa retradio, kiu elsendos muzikon, novaĵojn, babilajn programerojn kaj reklamojn el Esperantio.

Ekde aprilo 2011, pli kaj pli granda grupo de gejunuloj laboras por realigi tiun ĉi projekton, kaj volas kunlabori kun eĉ pli da entuziasmaj homoj kiuj ŝatas verki, registri, paroli, intervjui... unuvorte: krei. Vi ne devas esti spertulo, ĉar vi ricevos plenan trejnadon por ĉiuj taskoj.

Aliĝu al la retlisto: http://groups.google.com/group/retradio-projekto?hl=eo aŭ skribu al info ĉe muzaiko.info por havi pli da informoj.

Memoru: Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Amike: Veronika

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026