La Kongresa Fako de UEA fiksis la datojn de la 97-a Universala Kongreso de
Esperanto, kiu laŭ la pli frua decido de la Estraro de UEA okazos en la
vjetnama ĉefurbo Hanojo. La 97-a UK disvolviĝos de la 28-a de julio ĝis
la 4-a de aŭgusto 2012.
La definitivigo de la datoj dependis de la elekto de kongresejoj, kiu
povis okazi post la laborvizito de la Konstanta Kongresa Sekretario Clay
Magalhães al Hanojo fine de aprilo. La ĉefa parto de la kongresa programo
okazos en la hotelo Meliá. La ejo de la inaŭguro kaj aliaj programeroj,
en kiuj samtempe partoprenos la tuta kongresanaro, estos la Palaco de
Kulturo. Ĝi troviĝas en piedira proksimeco de la hoteloj, kiujn UEA
ofertos al la kongresanoj.
La preparlaboroj fare de la Loka Kongresa Komitato progresas glate kaj kun
granda entuziasmo, konstatis Clay Magalhães dum sia vizito. Li konatiĝis
i.a. kun eblaj kongresejoj kaj kun loĝigaj eblecoj. Li ankaŭ partoprenis
en kunsido de LKK kaj pasigis multan tempon por konsili ĝiajn membrojn pri
plej diversaj organizaj detaloj. KKS vizitis ankaŭ la infanĝardenon, kie
okazos la 43-a Internacia Infana Kongreseto kaj kies direktorino estas
aktiva esperantisto. (el Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 413, 2011-05-18,
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2)