Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 274 (2011-06-14)
2-a Interlingvistika simpozio en UAM, Poznano, Polando (22-23.09.2011)

2-a Interlingvistika simpozio en UAM, Poznano (22-23.09.2011)

Interlingvistiko kaj esperantologio antau la defioj de la 21a jarcento

Ĉefaj temoj / sekcioj:

- Ĉu e-movado respondas al la defioj de la nuntempo?

- Moderna lingva priskribo de esperanto

- Modernaj metodoj en instruado de esperanto

- Nuntempa e-literaturo

- Novaj planlingvaj projektoj, konstruitaj lingvoj en la interreto

La Interlingvistikaj Studoj de UAM invitas Vin partopreni kaj kontribui al la simpozio, kiu okazos tuj post la interlingvistika sesio (kiu restartos kaze de sufiĉe da kandidatoj) kaj antaŭ la kultura semajnfino Arkones (23-25.09.) same en Poznano. Publikigo de recenzitaj kontribuaĵoj estas antaŭvidata.

Kondiĉoj:

- ne estas partoprenkotizo (pagendos nur bankedo),

- tranoktado eblos ankaŭ en studenthejmo.

Aliĝo ĉe interlin ĉe amu.edu.pl

Ilona Koutny, Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Universitato Adam Mickiewicz

al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan

T: +48 61-829-36-75

hejme: +48 61-872-83-09

http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026