Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 274 (2011-06-14)
Mirinda Internacia Renkontiĝo (MIRO) 1a - 6a de aŭgusto 2011, Stara Sušica, Kroatio

Ĉi jare vizitu la montaran regionon de Kroatio kaj loĝu en mezepoka kastelo! :)

La 12a MIRO okazos en Stara Sušica, belega loko en la „verda koro“ de Kroatio. Ĝi estas ĉirkaŭigita per montoj, arbaroj, herbejoj kaj riveretoj – ideala loko por ĉiuj kiuj volas ĝui la someron en pura naturo.

Ni preparas plenplenan amuzan, kulturan kaj sportan programon, plibeligitan per pluraj ekskursoj tra la regiono. Por ke vi spertu la veran someran etoson de Kroatio, eblos ekskursi ankaŭ ĉe la maro!

Dum la tago spertu la naturon kaj dum la nokto bonan muzikon, trinkaĵojn kaj esperantajn interesaĵojn.

Perfekta maniero por daŭrigi viajn somerajn aventurojn...

Aliĝu kiel eble pli frue por uzi pli favorajn prezojn. Ankaŭ vi povas vidi la liston de la ĝisnunaj aliĝintoj.

Nia organizteamo estas je via dispono kaj pretas respondi al ĉiuj viaj demandoj kaj proponoj. Legu pli: http://www.keja.hr/miro/eo/index.html

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026