Ĉi jare vizitu la montaran regionon de Kroatio kaj loĝu en mezepoka
kastelo! :)
La 12a MIRO okazos en Stara Sušica, belega loko en la „verda koro“ de
Kroatio. Ĝi estas ĉirkaŭigita per montoj, arbaroj, herbejoj kaj
riveretoj – ideala loko por ĉiuj kiuj volas ĝui la someron en pura
naturo.
Ni preparas plenplenan amuzan, kulturan kaj sportan programon,
plibeligitan per pluraj ekskursoj tra la regiono. Por ke vi spertu la veran
someran etoson de Kroatio, eblos ekskursi ankaŭ ĉe la maro!
Dum la tago spertu la naturon kaj dum la nokto bonan muzikon, trinkaĵojn
kaj esperantajn interesaĵojn.
Perfekta maniero por daŭrigi viajn somerajn aventurojn...
Aliĝu kiel eble pli frue por uzi pli favorajn prezojn. Ankaŭ vi povas
vidi la liston de la ĝisnunaj aliĝintoj.
Nia organizteamo estas je via dispono kaj pretas respondi al ĉiuj viaj
demandoj kaj proponoj. Legu pli: http://www.keja.hr/miro/eo/index.html