La Komuna Seminario (http://eo.wikipedia.org/wiki/Komuna_Seminario),
jam 30 jarojn daŭranta internacia junulara E-aranĝo en Orienta Azio
bonvenigas vin! Ĉi-foja KS okazos paralele kun la Komuna Kongreso de
Japanio kaj Koreio, kio permesas des pli grandan kaj enhavriĉan programon.
Ĝi estos ankaŭ bonega oportuno por junaj aktivuloj, kiuj kunlaboros por
la IJK2012 okazonta en japana pitoreska insularo Okinavo. Korea
Esperanto-Junularo (KEJ) promesas mojosan etoson en ĉiuj sencoj, kunlabore
kun najbaraj junularoj!
1. Ĉefa temo: Etaj Esperantaĵoj en nia vivo
2. Dato: 7(ven)-10(lun) de oktobro 2011
3. Loko: Seongnam, Sud-Koreio (http://eo.wikipedia.org/wiki/Seongnam)
4. Kotizo (kovranta manĝadon kaj loĝadon)
(1) Koreoj kaj japanoj: 77000 ŭonoj (ĉ. 50 eŭroj)
(2) Ĉinoj kaj ceteraj: 63000 ŭonoj (ĉ. 41 eŭroj)
(3) Gimnazianoj: 50000 ŭonoj (ĉ. 33 eŭroj)
(4) Unutaga partoprenanto sen loĝado: 30000 ŭonoj (ĉ. 20 eŭroj)
*Eblas pagi surloke al la organizantoj.
*La kotizo ne kovras ekskurson en la 10-a tago.
5. Kontakto: JUNG Eun-Kyung (ĉeforganizanto) unika ĉe saluton.net aŭ ĉe
Facebook: http://www.facebook.com/komunaseminario