Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 273 (2011-05-29)
Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara Internacia Semajno, Bitburg/Germanio

Ĉi-jarfine okazos la 10-a Novjara Renkontiĝo (NR) organizata de EsperantoLand, ĉi-foje en Bitburg, 30 km norde de Trier (Treviro), en Germanio ĉe la okcidenta landlimo. Kunvenos denove ĉ. 150 ĝis 200 homoj el deko da landoj, kiuj komune pasigos belan semajnon, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 - kun prelegoj kaj diskutoj, koncertoj kaj (pup)teatroprezento, infana kaj junula programo, kun iom da esplorado de la ĉirkaŭo kaj kun multa amika babilado.

3-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj

Por junuloj kaj junaj plenkreskuloj estos aparta programo, la 3-a Novjara Internacia Semajno (NIS). Jes, ni plu kredas, ke estas bona ideo oferti silvestran semajnon por tiu celgrupo ĉe la okcidenta rando de Germanio, proksime al Belgio, Francio, Luksemburgio kaj Nederlando. Eble povos logi vin interalie, ke la domo havas apartan kinosalonon, kie eblos realigi viajn dezirojn pri bela filmprogramo dumsemajna. La domo disponas cetere pri multa spaco, entute 90 dormĉambroj, tiel ke eblos rezervi apartajn koridorojn por la diversaj celgrupoj.

Kiu venos kaj venis?

Deko da homoj el kvar landoj jam aliĝis, vidu sur http://esperantoland.de/nr/partoprenantoj_nr10.php. Pasintjarajn partoprenintojn vi povas vidi sur http://esperantoland.de/nr/partoprenantoj_nr9.php. Kaj la ĉeestintojn en NIS-aĝo vi povas vidi sur http://esperantoland.de/nis/partoprenantoj_nis2.php.

Eble vi ŝatus scii, ĉu plaĉis al ili, ĉu? Nu, unuflanke la fakto, ke pasintjare same kiel en la antaŭa jaro venis 194 homoj, indikas tion. Sed eble ĵetu rigardon al la prijuĝo de la partoprenintoj pri la programo sur http://esperantoland.de/nr/komentoj.html. (Ĉu vi partoprenis kaj ŝatus aldoni frazon kiel komenton? Volonte, bv. Skribi al mi!)

Aliĝperiodo finiĝos la 15-an de majo 2011

Ni invitas vin festi kun ni jarfine la novan jaron! Venu kaj ĝuu!

Pliajn informojn vi trovos sur http://www.esperantoland.org/nr. Se vi deziras tuj aliĝi: http://esperantoland.de/nr/index.shtml#alighilo.

Ni antaŭĝojas vidi vin!

Kun multaj salutoj

Lu Wunsch-Rolshoven kaj la organiza teamo de NR/NIS

http://www.esperantoland.org

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026