Dum la paska semajnfino, inter la 22a kaj 25a de aprilo, okazis
EstrarKunveno de TEJO. Temis jam pri la 4a, kaj do la lasta, fizika kunveno
de la nuna estraro. Ĝi okazis ne en Roterdamo kiel kutime, sed en la
norditala komunumo Pornassio. Tie nome estis okazanta Internacia Junulara
Festivalo (IJF), la kongreso de Itala Esperanta Junularo (IEJ), kies
organizantoj estis tiom afablaj ke ili disponigis al ni la eblecon okazigi
nian EstrarKunvenon kadre de ĝi. Legu pli:
http://tejo.org/eo/node/1212