Mi ĉi jare invitas vin ĉiuj al FESTO 2011 en Kastelo Greziljono (proksime
de Angers, plimalpli mezvoje inter Parizo kaj Bretonio) de la 8a ĝis la
15a de Aŭgusto!
Retrovu la saman muzikfestivalan etoson en somera vetero! Ĉi jare ne plu
estos tendoj, sed tuta kastelo por ni! Koncertoj estas daŭre organizitaj
de Vinilkosmo.
FESTO okazas ĉijare post SES en Slovakio, post IJK en Ukrainio, UK kaj
KEF en Danio, post MIRo en Kroatio, kaj antaŭ MeLa kaj IJS en Hungario.
Mojosa loko, modesta prezo, mirinda programo, muzika etoso! Facile
atingebla per trajno kaj aviadilo, Loĝado en unuopa aŭ pluropa ĉambro,
en amasloĝejo aŭ sub via tendo, Ekskursoj al kulturaĵoj, sed ankaŭ al
naĝejo kaj distrejoj, Ĉiunokta vasta programo ĝis la mateno, kun
dancigaj koncertoj, sed ankaŭ pli kvietaj sidfajrejo en la naturo! FESTO,
neforgesebla semajno.
Esperanto-kursoj okazos dum FESTO por komencintoj, sed ankaŭ por
progresantoj por plibonigi konon de Esperanto. Kotizprezaj rabatoj haveblos
por tiuj kiuj ŝatas helpi por organizi dum FESTO.
Ĝuu la plej favoran aliĝperiodon antaŭ la 15a de Majo! Aliĝu ĉe nia
retpaĝo: http://festo.jefo.fr
Se vi havas demandojn, se vi petas informojn kaj klarigojn, sendu
retpoŝton al alekĉjo ĉe
gmail.com (kun C kaj X) mi plezure respondos!
plej amike, Alekĉjo, kunorganizanto de FESTO