TEJO serĉas volontulon! Ĉu estu vi? Kandidatiĝu ĝis la 22a de majo!
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo
en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum
10-18 monatoj (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde
aŭgusto, kiam finiĝos la volontulado de la nuna TEJO-volontulo Manuela
Ronco (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian
kandidatiĝon estas la 22a de majo 2011. Ne hezitu jam pli frue sendi
mesaĝon al ni, se vi intencas volontuli. Legu pli:
http://tejo.org/eo/volontulu