Nuntempe mi troviĝas en Hanojo, Vietnamio, post mia 4-jara instruado en
Kantono, Ĉinio. Ekde la komenco mi ege surpriziĝis pro la alta nivelo de
Esperanto ĉi tie. Multaj homoj entuziasme lernas nian lingvon, kaj
ankoraŭ estas multaj kandidatoj por leni ĝin. Momente mi instruas
Esperanton al du grupoj de universitataj gestudentoj, al alia grupo kiu
konsistas el instrusitinoj de infanĝardeno, kie okazos la Infana
Kongreseto, al du grupoj de miksitaj aĝoj, kaj tuj mi komencos instrui
Esperanton al tria grupo de universitataj gelernantoj. Kion mi vidis ĉi
tie estas ke homoj ne nur ŝatas lerni la lingvon, sed , diference de aliaj
lokoj, ili havas Esperanton en la koro, ekde la komenco. Ne oni bezonas
konvinki ilin. Ili entuziasme, kaj tre rapide lernas kaj volas tuj esti
parto de la movado, helpi ĝin, kaj kunlabori kiel volontuloj en la
organizado de la UK kiu okazos en Hanojo en la jaro 2012. Kaj, ankaŭ
diference de aliaj mondopartoj, ili ŝatas paroli Esperanton. Ili tute ne
emas krokodili. Ĉiuj volas tuj komenci uzi la lingvon. Tio multe
plifaciligas mian laboron kaj kortuŝigas min.
Kompreneble por mi tio estas granda plezuro. Ĝenerale kiam mi instruas
Esperanton la gelernantoj diras al mi, ofte,: "bonvolu iri malrapide".
Sed ĉi tie okazas io aliel. Ili diras: "rapide, rapide, ni devas fini la
libron tuj". Granda plezuro estas instrui en ĉi tiuj kondiĉoj.
Kaj interesa fenomeno estas ankaŭ ke vietnamoj detruas pedagogiajn
teoriojn, kiuj diras ke post 50-jaraĝaj homoj ege malfacile lernas novan
lingvon. Unu el la grupoj kiuj lernas kun mi konsistas el maljunuloj, inter
65 kaj 93 jaraĝaj. Kiom ĝenilas ili estas, kiel entuzasmaj, kiel
diligentaj. Jam ĉiuj, post mallonga tempo, paroletas en Esperanto.
Kompreneble, mi ne devas tion kaŝi, ili havas altan kulturan kaj profesian
nivelon (armea kuracisto, kolonelo; universitataj profesoroj; inĝenieroj,
ktp). Certe ili estos granda helpo en la organizado de la UK.
Kaj, kion diri pri la vietnama junularo? Mirinda. Ili ne estas la
estonteco de la movado, sed jam realaĵo. De ĉiuj miaj junaj gelernantoj
mi mem lernas multe. Ili rapidege lernas. Ĉiuj estas talentaj. Ĉiuj havas
Esperanton en la koro. Laborante kun ili mia koro plijuniĝas. Kelkaj el
ili jam multege laboris ĉi tie en la organizado de naciaj kaj internaciaj
e-aranĝoj, kiel IJK, Tutazia Kongreso, Komuna Seminario. Ilia helpo estos
ege valora por la UK. En tio multe helpis Flama Floro kaj Belinda,
entuziasmaj kaj kapablaj knabinoj.
Speciale mi volus mencii Raquel. Meze de januaro, okaze de la lerneja
vintra feriado ŝi decidis partopreni rapidkurson en Ĉinio, en la urbo
Kantono, sur la gvido de la usona profesoro Dennis Keefe. La rezulto estis
mirinda, ne kredebla. La kurso daŭris unu monaton. (po ok horoj tage). En
tiu tempo Raquel (ŝi havas hispanan nomon, ĉar ŝi estas studentino de
hispana lingvo, kiun ŝi perfekte parolas, en la Universitato de Hanojo)
akiris tre altan nivelon en la kono de Esperanto. Fakte kiam mi konatiĝis
kun ŝi ĉiam ŝi parolis kun mi en la hispana lingvo, sed nun, kiam ni
renkontiĝas, al ŝia buŝo venas nur esperantaj frazoj.
Baldau ŝi komencos instrui Esperanton, kaj multege helpas en la
organizado de la kursoj de Esperanto.