Karaj geamikoj,
Sabaton la 7-an de majo Esperanto-Grupo Essen (Germanio) organizos por la
kvina fojo interesan ekskurson, ĉi-jare en Mülheim (en la Rur-regiono).
La loko estas ne tro for de Nederlando, do tre taŭga por unutaga ekskurso.
Ni vizitos muzeon pri la prahistorio de filmoj, faros piknikon en bela
parko kaj vizitos vidindaĵojn en la historia urbocentro de Mülheim.
La tago kutime okazas en amika malstreĉa etoso kaj estas rekomendinda por
ĉiu kiu volas ekzerci paroladon en Esperanto. Faru tion por kio Esperanto
estas celita: komuniki kun alilingvaj personoj kaj iru kun ni al Germanio!
Partopreno kaj pikniko estos senpagaj, nur la vojaĝo kaj eventuala
vespermanĝo estos por propraj kostoj.
Se vi volas aŭtoveturi kun aliaj aŭ se vi mem disponigos vian aŭton por
kunveturado, bonvolu skribi al mi: esperanto ĉe lafontano.net .
Aliĝi al la ekskurso eblas per mesaĝo al ludger.schmeink ĉe
esperanto.de .
Ralph Schmeits