Ne forgesu ke la 17a de aprilo estas la limdato por kandidatiĝi al la
konkurso Partoprenu IJK-n 2011!
Per ĝi eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej
malmultekosta maniero ŝipe, buse aŭ aviadile), loĝadon en provizitaj
ĉambroj kaj programkotizon de la 67a IJK en Kievo, Ukrainio.
Vi trovos ĉiujn informojn kaj la dokumentojn por aliĝi ĉe la paĝo: http://www.tejo.org/eo/p-ijk