Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 269 (2011-04-15)
TEJO serĉas volontulon!

TEJO serĉas volontulon! Ĉu estu vi? Kandidatiĝu ĝis la 22a de majo!

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 10-18 monatoj (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde aŭgusto, kiam finiĝos la volontulado de la nuna TEJO-volontulo Manuela Ronco (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 22a de majo 2011. Ne hezitu jam pli frue sendi mesaĝon al ni, se vi intencas volontuli. Legu pli: http://www.tejo.org/volontulu/

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026