TEJO ĝojas anonci ke la nova redaktoro pri movadaj novaĵoj estas Daniel
Mrázek de Ĉeĥio.
Daniel Mrázek estis unu el kunorganizantoj de IJK en Liberec, kaj la nuna
prezidanto de ĈEJ.
Laŭ la nova koncepto de TEJO pri Kontakto, farita baze de enketumado de
legantoj, kie plimulto ŝatus legi iom da movadaĵoj, en Kontakto aperos
kvar aldonaj paĝoj dediĉitaj ĝuste al la movadaj temoj. Tejo Tutmonde ne
plu aperos sendepende kiel gazeto, sed transiros al la aldonaj paĝoj de
Kontakto sub la rubriko "Kontakto-Movade" kun pli profesie kolektitaj
artikoloj. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1197