Kara ,
Multaj estas la kialoj por vojaĝi al Torino en aŭgusto 2011!!!
- por la 78a Kongreso, kiu estas ĉiujare ĉiam pli internacia,
- por kompreneble viziti la belegan urbon kaj ĉirkaŭaĵojn (plenplenajn
je muzeoj, kasteloj, lagoj, ktp),
- por la organizantoj, kiuj estas ĉiam pretaj kontentigi la kongresanojn
( ;) ),
- por celebri la 150-an datrevenon de unuiĝo de Italujo,
- por la koncertoj (ege internaciaj),
- por la seminarioj. Ĉi-jare unu el la Seminarioj ricevis Eŭropan
subvencion kadre de la projekto Grundtvig – la eksterlandanoj kiuj
partoprenos ĝin sekve ricevos rabaton en loĝado: por informoj pri la
seminario, vizitu la paĝojn http://seminario.esperanto.it ;
por sendi aliĝpeton al ĝi, plenigu la aliĝilon al la kongreso,
respondante, indikante, ke vi deziras partopreni, kaj respondante al la
postaj demandoj. Se vi jam aliĝis al la kongreso ne menciante, ke vi
partoprenos la seminarion, vi povas modifi vian aliĝon,
- por la ekzamenoj KER: Torino estas unu el la 4 mondaj okazoj ĉijare por
ekzameniĝi pri Esperanto laŭ la Europa normokadro KER!
- por la kursoj, prelegoj ktp, ĉiuj tre interesaj (kiel kutime).
Do venu ĉiuj mulnombraj al Torino de la 20a ĝis la 27a de aŭgusto, la
kongresejo estos en belega vilao (4-stela) kun parko, sur monteto apud la
urbocentro: vi povos loĝi konforte tie en unu- aŭ du-litaj ĉambroj, aŭ
en la apuda 4-stela hotelo ''Crimea'', aŭ en tendo
aŭ en studenta domo, do vi povos elekti tion kion vi volas kaj vi bezonas.
Aliĝu aliĝu aliĝu: http://kongreso.esperanto.it
aŭ http://italakongreso.esperantoitalia.it
Dankon... ni atendas vin en Torino!