Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 266 (2011-03-16)
ESPERANTO SUBGRUNDE kompilo elŝutebla ĉe http://www.cd1d.com/Vinilkosmo

Dek unu jarojn post ĝia apero, Vinilkosmo kaj La Blua Papilio disponigas por libera aŭskultado la Kompilo "Esperanto Subgrunde".

La projekto Esperanto Subgrunde naskiĝis dank’al la kunlaboro de la du sendependaj eldonejoj Vinilkosmo en Francio kaj La Blua Papilio en Brazilo.

Ĉiuj bandoj kaj kunlaborantoj partoprenis propravole kaj senpage al tiu ĉi kompilaĵo solidarece al la brazila asocio IBCC de São Paulo por la projekto “Libereco”, por kiu la profitoj de la vendoj de la KDoj estis dediĉitaj. Tiu asocio helpas la virinojn kun modestaj enspezoj por kuracadi ilian mamkanceron. La grafikaĵoj de la KD-kovrilo, de la banderolo, kaj de la disko estis realigitaj de unu inter ili, Lourdinha Borges, kiu skribis ĉi tion: “Mi dezirus ke tiuj ĉi bildoj fariĝu simboloj de forto kaj espero.”

Hodiaŭ la KD estante preskaŭ entute elĉerpita, laŭ komuna decido la muzikistoj de la bandoj kaj la eldonejoj decidis disponigi libere tiun ĉi virtualan reeldonon de la kompilaĵo en 2011 ĉe la cd1d-elŝutejo, kun krome kvar aldonaj trakoj el aliaj diskoj kaj kompilaĵoj.

Kunproduktado franc-brazila prezentante 15 bandojn anarkipunkaj, hardkoraj, grinckoraj, krustkoraj, traŝaj, ktp... el 4 landoj : Piĉismo (Ukrainio), Araukana, Gepatra Averto, Stomaka Korodo kaj DHC (Brazilo), Alaksio kaj la Galaksioj el Kanado, La Konkoj, La Bestoj, La Valsistinoj, La Drinkomaniuloj, Toksa Frenezo, Araŝ-Mumut', Violenta Topaloff, Traŝ-Bog' kaj Hom-faktor' (Francio).

Kiel kromaĵoj 4 titoloj

- "Esperanto" de Araukana eldonita en 1999 el ilia Vinila disketo.

- "La bonaj vortoj" de Piŝamadurjes (Pixamanndurries, Katalunio) eldonita en 1995 el Vinilkosmo-Kompil' Vol.1

- "Korespondi deziras" de Piĉismo eldonita en 1996 el Vinilkosmo-Kompil' Vol.2 '

- "Amromanco" de Bruego la ruĝa (Varcarm le rouge, Francio) eldonita en 1996 el Vinilkosmo-Kompil' Vol.2

ESPERANTO SUBGRUNDE kompilo elŝutebla laŭ FLAC (senperda formato) kaj MP3 ĉe http://www.cd1d.com/fr/album/esperanto-subgrunde kaj aŭskulteblas ĉe Vinilkosmo-Radio: http://www.cd1d.com/radio.php?track=149232-149233-149238-149257

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026