Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 266 (2011-03-16)
gugle-stipendio

Denove sin anoncas la Guglo-stipendioj por malferm-fonta programado por studentoj: http://google-summer-of-code.googlecode.com/files/GSoC2011Flyer.eo.pdf

Temas pri 5000 usonaj dolaroj por tri-monata laboro, de junio al septembro. Plej verŝajne la trian jaron ni havos la eblon stipendii studenton (de dua aŭ tria ciklo), kiu deziras evoluigi tradukilon el aŭ al esperanto per Apertium. Ne necesas esti fakulo pri komputika lingvistiko, eĉ ne studento pri lingvistiko aŭ komputiko, sed jes esti memsufiĉa uzanto de Linukso kaj bona konanto de esperanto kaj la alia lingvo. Tiu lingvo povas esti kiu ajn hindeŭropa (ne gravas ĉu germana, hindia, persa aŭ romanĉa). La studento-evoluiganto, cetere, estos ja helpata de la aliaj evoluigintoj de esperanto-tradukiloj de Apertium.

Kandidatiĝos formale okazos fine de marto, sed je pli frue oni anoncu sian intereson, des pli bone. Interesitoj retmesaĝu al hectoralos ĉe gmail.com

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026