Jam la kvara fizika lernu!-renkontiĝo okazos en okcidentslovaka historia
urbo Nitra, situanta 90 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislava, 160 km de
Vieno, ĉefurbo de Aŭstrio, kaj 155 km de Budapeŝto, ĉefurbo de
Hungario.
La programo konsistos el kelkaj partoj:
Antaŭtagmeze - instruado pri Esperanto;
Posttagmeze - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
Vespere - Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado,
diskoteko...
Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj,
laŭ la lingvo-nivelo.
Pri la lernu!-programeroj zorgos lernu!-teamo. Eblos ĉeesti prezenton pri
lernu.net, pri la traduk-sistemo de la paĝaro k.s. Vi estos bonvena iam
ajn demandi aŭ proponi ion ajn, rilate al la paĝaro.
Vidu ankaŭ mallongan videaĵon, kiu skize demonstras la programon de
SES-2010.
Legu pli: http://lernu.net/SES/