Konigu la mondon al nepalo, kaj Nepalon al la mondo per Esperanto
Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 11-tagan Internacian Himalajan
Renkontiĝon 2011 por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj.
Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo
rilate al natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la
Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj
samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj kiuj partoprenos la
samajn programerojn. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni
Eserpanton dum la Renkontiĝo.
La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj. Dum via
restado, vi loĝos en bonkvalita hotelo en Katmando kaj en komfortaj
gastejoj dum la piedvojaĝo. Ĉiuj manĝokostoj kaj aliaj similaj kostoj
estas inkluzivitaj en la aliĝokosto, sed ne asekuro. La kotizo estas
kalkulita nur por kovri kostojn, ne por gajni monon. Similaj turismaj
servoj kutime kostas pli multe. Multaj niaj estas servoj faritaj de nepalaj
esperantistoj.
Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la Renkontiĝo en Katmando
valo, kie situas la ĉefurbo de Nepalo. Ĝian riĉan kulturan pasintecon
atestas la tieaj historiaj distriktoj kaj monumentoj, notinde tiuj de la
plej grandaj urboj, Katmando, Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi povos vidi kiel
nevaroj kaj tamangoj, la originaj etnoj de la valo, restas fidelaj al siaj
jarcentaj tradicioj malgraŭ multflanka moderniĝo de la valo. Ĉi-foje vi
povos ekkoni la kulturon kaj vivmanieron de tiuj homoj.
La ĉefa parto de la Renkontiĝo estos vojaĝo (plejparte piedmarŝo) al
la regiono je preskaŭ 20 kilometroj nordoriente kaj oriente de Katmando
valo. Dum la marŝado vi trapasos plurajn lokojn plenajn de vidindaĵoj,
inkluzive Ĉisapani, Nagarkot, Dhulikhel kaj Namo Buddha. Ĉe la horizonto
estos mondfamaj montirceloj de Nepalo, kreantaj majestajn vidojn de
Himalajo.
La piedvojo inter Sundariĵal kaj Ĉisapani estas plejparte tra neloĝata
arbara parto de Ŝivapuri Nacia Parko. La tereno tie estas kovrita de
arbaro kaj punktita de diversaj sovaĝaj floroj inkluzive rododendron, la
nacian floron de Nepalo. Vi ankaŭ ĝuos vidojn de nigraj simioj, cervoj,
moskuloj ktp kaj diversaj specioj (pli ol 250) de montaraj birdoj. Je la
komenco vi povos observi la vivon kaj kulturon de etna popolo, la tamangoj.
La tamangoj, oni opinias, devenis de Tibeto, kaj ili estas konataj kiel
senafekta kaj honesta popolo. Plejparte ili estas tradicie terkultivistoj
kaj bredistoj. Ili havas distingajn lingvon, domstilon, vestojn, ornamojn
kaj kutimojn, kaj estas aparte famaj pro siaj ravaj dancoj kaj muziko. La
plimulto da ili vivas sur altaj deklivoj sude aŭ okcidente de la riveroj
Bhotekoshi kaj Triŝuli. La vivo de tiu montpopolo estas modesta, ĉar
laboro sur la deklivoj estas penega. Ilia religio similas al Bon, la
antaŭbudhisma doktrino de Tibeto.
Lumbini estas la naskiĝloko de la Budho. Fama kolono de Ashoka, Majadevi
templo, la lago kie la Budho naskiĝis kaj ŝtono indikanta la precizan
lokon kie li naskiĝis troviĝas ĉi tie konservitaj. Aliaj famaj najbaraj
lokoj estas Kapilavastu, Ramgram kaj Niglihava.
Aliĝilo al
La 9-a Internacia Himalaja Renkontiĝo
(de…26° de februaro ĝis……8-a…de marto 2011)
Familia nomo: S-ro/S-ino……………………
Persona nomo:………………………………
Adreso:
Telefono (kun kodo):
Profesio/fako:
Naskiĝdato:
Vegetarano: jes/ne
Fumanto: jes/ne
Mi volas loĝi kun: ………..
(bonvolu tajpi aŭ skribi preslitere)
Jen mi aliĝas laŭ la kondiĉoj presitaj sube sur tiu ĉi flanko. Mi
sendas tion ĉi aliĝilon kaj samtempe pagas la kotizon laŭ la kotiztabelo
al la IHR komitato.
Bankkonto: Nepal Esperanto Sangh 550-74775-6, savings account, Nepal Bank
Limited, New Road, Kathmandu, Nepal.
Subskribo………..
Dato:……………….
Kotizo: La kotizo estas 650 usonaj dolaroj por unu persono.
La menciita kotizo validas por du lita ĉambro. Se vi deziras unulitan
ĉambron (por la tagoj en Katmando), bv aldoni 100 dolarojn al la menciita
sumo. La kotizo inkluzivas manĝojn kaj loĝadon dum la tuta
programperiodo. La programeroj ŝangeblas pro neatenditaj kialoj. Bv sendi
la aliĝilon al Nepala Esperanto-Asocio kaj samtempe pagi la kotizon.
Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518 Kathmandu, Nepal . Telefono:
00977-1-6209877. Retadresoj: pos.subedi ĉe gmail.com ,
Bonvolu tra legu kaj se iu volas resendu.
Dankon kun salutojn, Poshraj Subedi, NEspA