Ĉuvaŝa Esperanto-junularo havas oferton al ĉiuj junaj eŭropanoj, kiuj
volas ekde oktobro dediĉi 9 monatojn al Esperanto kaj al ĉuvaŝa kulturo,
kadre de la programo Eŭropa Volontula Servo (EVS).
Kie: Ĉeboksary, Ĉuvaŝa Respubliko (Rusa federacio)
Se vi:
- estas veturema, juna (18-29-jara) Esperantisto el Eŭropo
- ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj, kiel instruado de la
lingvo aŭ preparado de aranĝoj, volas helpi diskonigon de ĝi
- pretas partopreni en organizado de la XVI Lingva Festivalo (http://www.lingvafestivalo.org
). LF estas grava aranĝo organizita fare de loka Esperanto-Junularo kaj
venontjare okazos en Ĉeboksary (preskaŭ koincide) kun Rusia
Esperanto-Kongreso.
- pretas ekkoni Ĉuvaŝujon, ĉuvaŝan kulturon kaj lingvon.
- pretas kontribui al la loka volontula agado.
- pretas instrui sian geaptran lingvon.
Eŭropa Komisiono en EVS certigas inter alie:
- plenan pagon de transporto al la loko, en kiu vi laboros, kaj reen post
la programo
- plenan pagon de kostoj de loĝado (kutime en studenta domo) kaj
manĝaĵoj, de materialoj bezonataj por via laboro kaj biletoj por aliaj
labortaskaj lokoj, kaj vi ricevos poŝmonon por kromaj elspezoj
- plenan vivasekuron dum la volontula servo
- urban trafikbusan bileton
- trejnadojn (antaŭ forveturo al Ĉuvaŝujo, tuj post alveno, kaj meze de
la programo)
- kurson de la rusa lingvo (aŭ, se vi ĝin konas, de iu alia)
- post la programo vi rajtos ricevi la atestilon YouthPass, kiu certigos
ĉion, kion vi dume lernis kaj pri kio okupiĝis
- helpon de prizorgantoj el la gastiganta asocio kaj de ekstero
Tre detala gvidlibro pri la programo Junularo en Agado, kaj tie ankaŭ pri
ĝia agado 2 - Eŭropa Volontula Servo, en pluraj lingvoj, troviĝas ĉe
ĉi tiu paĝo (http://ec.europa.eu/youth/youth-in-action-programme/doc443_en.htm
)
Skribu al massimo.ripani
ĉe esperanto.it por havi pli da informoj.