Jannick Huet-Schumann prezentas al vi la unuan komunan
ILEI/KulturDomo-staĝon + sesion de KER-ekzamenoj.
Okazos en la Eo-kastelo
- de la 30a de aprilo ĝis la 7a de majo, du kursoj por lerni intense Eon
- la 7a kaj 8a de majo, sesio de KER-ekzamenoj B1 B2 C1 (atentu: ĉiu
nivelo okazos se 10 personoj aliĝas antaŭ la 15a de aprilo)
La unuan kurson gvidos Christophe Chazarein; la lernantoj de Eo en la
lokaj kluboj aliĝu al tiu kurso (5 horoj tage); ili ekparolos Eon, ili
kapablos sukcesi la KER-ekzamenon B1.
La duan kurson gvidos Stefan MacGill (ILEI-prezidanto); la instruantoj kaj
instruontoj de Eo en la lokaj kluboj aliĝu al tiu kurso; ili regos kaj la
lingvon kaj la manieron instrui ĝin efike, ili kapablos sukcesi la
KER-ekzamenon B2.
Klaku sur http://gresillon.org/spip.php?rubrique20