Interkant' estas sendependa kultura esperanta asocio de du jaroj
kreita. Jam, sukcese, koncertis ses fojoj pri «Ĝenerala kanto» du aliaj
koncertoj preparotaj ; la lasta prezento, momente sengarantie, okazos en
Sarajevo dum la kongreso de SAT (30.7 ĝis 6.8.2011).
Por ke tiu kultura engaĝigo pludaŭru, kompetenta skipo jam preparas la
duan projekton.
«KARMEN' tziganino el Sevilo»
Eniris la skipon por esperantigi : Michel Duc Goninaz, Marcel Redoulez,
Rikardo Cash, Bernard Legeay, Serge Sire.
Konsilantoj: Laurent Peuch (teatraĵo), Bernard Behra kaj Jorgos Comte.
Enscenigisto: momente serĉata.
Por eliri kutiman rondon de la multnombraj interpretaĵoj, ni laboras al
kompleta spektaklo por:
dancistoj (hispana asocio)
rakontanto
aktoroj
gesolistoj
koruso (Interkant')
pianisto.
Daŭro de la spektaklo: 2 horoj
Celata publiko: ĉiuj publikoj.
La koncerto, preferinde, okazos en regionaj festsalonoj de 200/300
sidlokoj. Cele al ekvilibro de impona budĝeto ni prezentos tiun spektaklon
nur 3-4 fojoj en Francio.
La proponota koruslaboro, multe pli facile ol Ĝenerala kanto, kanteblos
de simplaj gekantistoj. Kiel por prepari la unuan koruspoemaron, eblos sole
labori per retelŝuteblaj registraĵoj kaj partopreni en regiona trimestra
provludo.
Eblas antaŭvidi ke Belganoj, Germanoj, Svilandanoj, Italoj kaj Hispanoj
partoprenu la projekton.
En 2012 kaj 2013 du staĝetoj de kvar tagoj estos proponitaj, centre de
Francio aŭ aliloke por faciligi al la eksterlandanoj, por kunigi la
diversajn aktorojn de la spektaklo.
En esperanta gazetaro, vi trovos sekvontajn informojn laŭ la evoluo de la
projekto.
Iam nun, sciu ke INTERKANT' serĉas gekantistojn ĉefe tenorojn kaj
infanojn.
Se vi estas organizanto pri esperanta spektaklo pri pensu programi nian
spektaklon ekde la jaroj 2013/2014.
Franjo LEVEQUE (ĥorestrino), leveque.franjo ĉe gmail.com , 3, rue
Voltaire, 22000 – ST BRIEUC - , +33 (0)9 53 92 77 37