Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 263 (2011-01-26)
PRI ERASMO EN LA MAJA MALFERMA TAGO, 14a de majo 2011, Roterdamo, Nederlando

Ĉi-jare pasas 500 jaroj de post la apero de Laŭdo de l’stulteco , per kiu la granda pensulo Erasmo de Roterdamo (1466-1536) en satira formo atakis ĉiajn antaŭjuĝojn kaj superstiĉojn. "Erasmo estas la plej granda filo de Roterdamo, sed antaŭ ĉio li estas la plej elstara figuro en la tuta historio de humanismo kaj ĝuste tial ni esperantistoj devas lin koni”, skribis la recenzanto de la Esperanta traduko de lia ĉefverko en la revuo Esperanto. Sekve la 34-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA omaĝos la Erasmo-jubileon per du prelegoj. D-ino Věra Barandovská-Frank faros ĝeneralan enkondukon al la vivo kaj verkaro de Erasmo, kaj Gerrit Berveling prelegos pri Laŭdo de l´stulteco, kiun li esperantigis el la latina originalo. La traduko aperis en 1988 okaze de la 73-a UK en Roterdamo. <br>

La 34-a Malferma Tago okazos sabaton, la 14-an de majo. Krom la du prelegoj pri Erasmo kaj lia klasikaĵo, en la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 407, 2011-01-16)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026