Torino 2011 - Kongreso por ĉiuj - kongreso por vi

Jam estas tre progresintaj la preparlaboroj por la 78a Kongreso de
Esperanto, kiu okazos en Torino, Italujo, de la 20a ĝis la 27a de aŭgusto
2011.

Ankoraŭ du semajnoj por shpari aliĝante.

La ĉefajn trajtojn de nia kongreso mi volas al vi nun resumi.

La aliĝo al la kongresaj laboroj estas nun, en la unua aliĝperiodo,
nur 60 eŭroj. Sed la junaj personoj (ĝis 30 jaroj), la handikapitoj kaj
la eksterlandanoj pagas nur duonan kotizon, do nur 30 eŭrojn ĝis la 31a
de januaro 2011. Ankaŭ loĝi kaj manĝi estas malmultekoste. Ĉiuj tiuj
prezoj estas po-tagaj, sed en nia kongreso, la 7an tagon la kasisto
ferias... do, se vi restas ĉiujn 7 kongresajn tagojn, vi pagos nur 6.

Aliĝu nun. Vizitu la kongresajn paĝojn: http://kongreso.esperanto.it/

kaj aliĝu nun. Vi trovos tie ĉiujn kondiĉojn, la skemon de la
programo, la liston de la jam aliĝintaj kongresanoj. Se vi venas el lando,
de kie vi bezonas vizon al Italujo, aliĝu kiel eble plej rapide - ni tuj
liveros al vi la bezonatan invitleteron: la kondiĉoj estas listigitaj en
la kongresaj paĝoj.

Dankon... ni atendas vin en Torino! (el INFORMITALE 164, Oficiala
inform-servo de Itala Esperanto-Federacio)