Saluton al ĉiuj!

Ĉu vi deziras loĝi malmultekoste du monatojn en Tuluzo, malkovri
belegan regionon, ĝui la vivon en vigla kaj agrabla urbo?Ĉu vi pretas
samtempe partopreni esperantajn aranĝojn kaj foje helpi en projektoplena
esperanta asocio?Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo gastigos vin en majo kaj
junio 2011! Nur unu volontulon aŭ volontulinon ni serĉas, malpli ol 30
jaraĝa, nefranclingvanon, kiu sufiĉe bone parolas esperanton.

- NI pagos por la loĝado, la manĝoj, kaj la vojaĝkostoj en la regiono
(kunlima sumo).

- VI pagos la vojaĝkostojn por veni kaj reiri.

ATENTU : Tiu volontula servo ne estos oficiala, ĝi estos interkonsento
pri gastigado en Tuluzo kontraŭ helpo al nia asocio.

Por kanditatiĝi, por pli da informoj: http://esperanto.toulouse.free.fr/nova/wikini/wakka.php?wiki=PaĝoVolontulo

Aŭ skribu al Marion Quenut (respondeculino pri la projekto) : esperanto.toulouse ĉe free.fr