karaj,
Aliĝu al la Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe
Mediteraneo okazonta de la 22a ĝis la 26a de Aprilo en Sète, Francio, se
vi volas profiti favoran prezon.
Kiel jam anoncite okazos
koncertoj de FaMo, Jacques Yvart, Kapriol', Kaj Tiel Plu, JoMo kaj
Solnishka, kaj laste aldoniĝis koncerto de la okcitana kantisto Patric,
kiu jam aperis dum UK en Montpeljero.
La kleriga programo estas nun
pli preciza. Ni povas jam anonci jenajn prelegojn kaj prelegantojn:
-
Farri: «La okcitana, ĉu prihontinda lingvo ?»
- André Mirc kaj
Michel Lafosse pri fervojoj
- Abel Montagut
- Marek Blahus
-
la senidentigiluloj en Francio
- Langvedoko de prahistorio ĝis
nuntempo
Dum IREM estos ofertitaj eblecoj por trapasi jenajn
ekzamenojn:
- Atesto pri Kapableco (FEI)
- KER-ekzamenoj (B2 kaj
C1)
La turisma programo entenas
- vizitoj al 4 malsamaj celoj
vendrede ĝis lunde
- elektebleco inter 3 tuttagaj ekskursoj marde
- unu kroma ekskurso merkrede
Legu detalojn en la retejo http://esperanto.sete2011.free.fr/eo/
kaj aliĝu.