Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 262 (2011-01-12)
Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo, Sète, Francio

karaj,
Aliĝu al la Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo okazonta de la 22a ĝis la 26a de Aprilo en Sète, Francio, se vi volas profiti favoran prezon.

Kiel jam anoncite okazos koncertoj de FaMo, Jacques Yvart, Kapriol', Kaj Tiel Plu, JoMo kaj Solnishka, kaj laste aldoniĝis koncerto de la okcitana kantisto Patric, kiu jam aperis dum UK en Montpeljero.
La kleriga programo estas nun pli preciza. Ni povas jam anonci jenajn prelegojn kaj prelegantojn:
- Farri: «La okcitana, ĉu prihontinda lingvo ?»
- André Mirc kaj Michel Lafosse pri fervojoj
- Abel Montagut
- Marek Blahus
- la senidentigiluloj en Francio
- Langvedoko de prahistorio ĝis nuntempo
Dum IREM estos ofertitaj eblecoj por trapasi jenajn ekzamenojn:
- Atesto pri Kapableco (FEI)
- KER-ekzamenoj (B2 kaj C1)
La turisma programo entenas
- vizitoj al 4 malsamaj celoj vendrede ĝis lunde
- elektebleco inter 3 tuttagaj ekskursoj marde
- unu kroma ekskurso merkrede
Legu detalojn en la retejo http://esperanto.sete2011.free.fr/eo/ kaj aliĝu.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026