Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston

TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008

N-ro 262 (2011-01-12)
Invito al Aalen/Lonetal, Germanio, 21.04. – 25.04. 2011

Geologia parko Svaba Ĵuraso (Geopark Schwäbische Alb), 200 milionoj da jaroj – en unu valo, loko de arto kaj kulturo, trovloko de leonhomo („Löwenmensch“): http://lonetal.net/charlottenhoehle.html
Die Anzeige dieses Bildes wird in Ihrem Browser möglicherweise nicht
unterstützt.

Antaŭ 200 milionoj jaroj la hodiaŭa regiono de Lonetal estis kovrita de tropika maro (Jurameer). Dum la foriĝo de la maro la forfluanta akvo formis la riverujon de la Lone-prarivero. La helaj rokoj hodiaŭ videblaj estas restaĵoj de tiu maro (la rifoj de koraloj kaj spongoj).

Pli da informoj pri tiuj - kaj pliaj - figuretoj vi ricevos, se vi venos al Aalen.

Ni renkontiĝos ĵaude vespere – kiel ĉiam – vid-al-vide de la stacidomo en la vietnama rapidrestoracio "Asia Specialitäten Imbiss". Ĉi tie ni povas ĝui nian vespermanĝon. La restoracio ne estas multekosta kaj proponas tre bonajn manĝaĵojn. (Viaj pakaĵoj povas dume resti en mia aŭto). Post la 21-a ni ekas al urbopromenado kun vizito de iu aŭ alia knajpo. Poste piede aŭ buse aŭ aŭte al mia hejmo en Brünner Strasse.

Bonvolu nepre kunporti – ĉar mia modesta domo ne disponigas ekipaĵojn por tiom multaj homoj: matracon/matraceton, dormsakon ktp., krome ludojn, bonan humuron kaj bankostumon, kaj fine eble tranĉileton por viaj (unuaj) provoj de lignoskulptado.

Partopreno eblas por maksimume 20 personoj, tial: bonvolu aliĝi laŭeble baldaŭ.

Inge Simon, Brünner Str. 20, D-73430 Aalen, (.: +49/7361/360615), Email: Inge.Simon ĉe esperanto.de

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.

Supren
UEA, 2026