Geologia parko Svaba Ĵuraso (Geopark Schwäbische Alb), 200 milionoj da
jaroj – en unu valo, loko de arto kaj kulturo, trovloko de leonhomo
(„Löwenmensch“): http://lonetal.net/charlottenhoehle.html

Antaŭ 200 milionoj jaroj la hodiaŭa regiono de Lonetal estis kovrita de tropika maro (Jurameer). Dum la foriĝo de la maro la forfluanta akvo formis la riverujon de la Lone-prarivero. La helaj rokoj hodiaŭ videblaj estas restaĵoj de tiu maro (la rifoj de koraloj kaj spongoj).

Pli da informoj pri tiuj - kaj pliaj - figuretoj vi ricevos, se vi venos al Aalen.

Ni renkontiĝos ĵaude vespere – kiel ĉiam – vid-al-vide de la stacidomo en la vietnama rapidrestoracio "Asia Specialitäten Imbiss". Ĉi tie ni povas ĝui nian vespermanĝon. La restoracio ne estas multekosta kaj proponas tre bonajn manĝaĵojn. (Viaj pakaĵoj povas dume resti en mia aŭto). Post la 21-a ni ekas al urbopromenado kun vizito de iu aŭ alia knajpo. Poste piede aŭ buse aŭ aŭte al mia hejmo en Brünner Strasse.

Bonvolu nepre kunporti – ĉar mia modesta domo ne disponigas ekipaĵojn por tiom multaj homoj: matracon/matraceton, dormsakon ktp., krome ludojn, bonan humuron kaj bankostumon, kaj fine eble tranĉileton por viaj (unuaj) provoj de lignoskulptado.

Partopreno eblas por maksimume 20 personoj, tial: bonvolu aliĝi laŭeble baldaŭ.

Inge Simon, Brünner Str. 20, D-73430 Aalen, (.: +49/7361/360615), Email: Inge.Simon ĉe esperanto.de