Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 261 (2011-01-07)
Jam aperis en la Reto la pdf-versio de la renovigita revuo KONTAKTO.

La duobla eldono preparita de nova redaktoro Rogener Pavinski jam elŝuteblas ne nur por TEJO-membroj kaj abonantoj kiel kutime. Ĉi-foje, ĉiuj povas legi la ciferecan version de la revuo. TEJO regalas la tutan esperantistaron per specimeno libere elŝutebla de ĉiuj. Sed ĝi ne estas tute senpaga. Ni postulas de vi unu pepaĵon! Tiu pepaĵo estu eta mesaĝo, kiun vi povas lasi en sociaj retejoj, kiel "Twitter" aŭ "Facebook".

Tiu lasta eldono estas duobla kaj enhavas la numerojn 239 kaj 240, havas 28 paĝojn, el kiuj 8 en la presita versio estos plenkoloraj! Nova enpaĝigo; novaj sekcioj. Unu el la plej tradiciaj revuoj estas nun tutnove naskiĝinta bebo. Do, se vi estas TEJO-membro kaj abonanto, vi povas elŝuti la revuon per la reta jarlibro de UEA. Se ne, vi iru al KONTAKTO-retejo kaj klaku la "pagu per pepaĵo" butonon, per kiu vi ensalutos en "Twitter" aŭ ĉe "Facebook" (la informoj aperas en la angla) kaj tie lasas antaŭdifinitan mesaĝon pri la elŝutebleco de la revuo. Tuj poste vi ricevos ligilon por elŝuti la revuon.

Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, ne prokrastu la ŝancon venontjare ricevi hejme ĉiujn eldonojn de nova revuo KONTAKTO! Abonu nun!(Se vi ne havas konton en la menciitaj retejoj, kontaktu nin por ricevi la instruojn kiel elŝuti la revuon). Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1191

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026