Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 260 (2010-12-23)
Lasminuta novaĵo ĉe VINILKOSMO : 3 novaj muzikvideoj elŝuteblaj

3 novaj afrikaj muzikvideoj de KONGA ESPERO ĵus aperis ĉe http://www.facebook.com/l/fb0c1Z3uv_HuCHUcIenWD-DLTug;Vinilkosmo-mp3.com

ĵus aperis la 3 muzikvideoj de KONGA ESPERO anoncitaj en la lasteldonita Informletero de Vinilkosmo n-ro 28.
Finfine la 3 muzikvideoj aperis dank'al la teknikaj streboj de Ivo de "Ivimages" (Francio) kaj de Rogener Pavinski de "Kosmuzik" (Brazilo). Ili estis realigitaj de Clary Mandivila de "Clary Production Center" el Kinŝasa (Konga Demokrata Resp.) ... Do vere ankoraŭfoje internacia kunlaboro.
En la reto eblas spekti varbvideon de la kanto "Kiu lingvo por la homaro?" el la albumeto "Kiu lingvo ?" de la bando el kinŝaso KONGA ESPERO aperinta kadre de la AFRIKA KOMPILO.
La kompleta video jam elŝuteblas en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉe : http://www.facebook.com/l/fb0c17d_neqUZaLZ0k5XUHTXPkQ;www.vinilkosmo-mp3.com/videos-video-clip-lingvo-homaro-konga-espero-p-1019.html
La KoDisko estas aĉetebla en la Vinilkosmo-diskoservo ĉe : http://www.facebook.com/l/fb0c193b_sd_2WXl5tAJVufpRRg;www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd100&lng=e
La albumo kaj muzikoj elŝuteblas laŭ mp3 kaj ogg formatoj en la elŝutejo de Vinilkosmo : http://www.facebook.com/l/fb0c1501K1v2Z80IOktLfH-bKtA;www.vinilkosmo-mp3.com/lingvo-c-74_154_156.html kaj elŝuteblas laŭ flac senperda formato ĉe cd1d:
http://www.facebook.com/l/fb0c14N9wpNHEXI9jA9faSq6JUQ;cd1d.com/fr/artist/konga-espero
Bona novaĵo por la jarfinfestoj ĉar per tia muziko vi afrikumigos kaj varmigos vian hejmon!
Plej ĝojan Kristnaskon kaj muzikajn bondezirojn por la nova jaro alproksimiĝanta.
Flo ! (Floreal Martorell - Vinilkosmo)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026