Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 260 (2010-12-23)
JES post kelkaj tagoj

Jam malpli ol du semajnoj restis ĝis la dua eldono de la Junulara E-Semajno. Post kiam pasintjare pli ol 200 junaj homoj festis la jarŝanĝon en suda Pollando, piede de la Tatroj, en Zakopane ni ĉi-jare bonvenigas vin, en la urbeto Burg en orienta parto de Germanio. Al tiu ĉi evento aliĝis jam preskaŭ 300 junaj homoj el tuta Eŭropo. Ĉi-jara temo estos „Estinteco, estanteco, estonteco”. Programo, same taga kiel vespera antaŭviodeble estos aparte riĉaj. La urbeto Burg (kastelo) troviĝas en la belega biosferrezervejo Spreewald (arbaro ĉe la rivero Spree) kiu famas pro siaj multegaj grandaj kaj malgrandaj riveretoj. La loko estas tre interesa rilate la regionaj minoritatoj, la soraboj. La aranĝon organizas Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj.

Pliajn informojn eblas trovi ĉe la paĝaro http://jes.pej.pl.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026